Noto: Mi havas pliajn verk'idojn je Archive of Our Own
Mal'pun'ilo: Mi ne havas kre'rajtojn pri Ora Dio (Golden Kamuy).

Sugimoto Sajĉo : 杉元 佐一(Sugimoto Saichi)
Ogato Hjakunosko : 尾形 百之助(Ogata Hyakunosuke)
Ŝilajŝo Joŝitako : 白石 由竹(Shiraishi Yoshitake)


Lia mano movis mal'rapide laŭ la ligno de la paf'ilo, palpante la ligno'tekson, sub al ripozi mal'peze kontraŭ Sugimotaj fingro'pintoj, unu mano apud la mal'granda, nigra metalo'peco kiu for'blovus ĉion.

"Ne metu tien cian fingron ĝis pafos," li murmuris, la mano supre'movante kovri Sugimotan man'artikon tiam antaŭ'brakon, kurbante ĉirkaŭ la muskolojn, kaj re'for'glitante. Varma haŭto en la mal'aŭtuna aero.

"Kuŝu ĝin rekte kontraŭ la ligno anstataŭ ol." La mano movas sube premi kontraŭ la supron de Sugimota pelvo tra'vest'aĵe. Li ne povas senti multe varmon tra la vesto'tavoloj, sed ties vizaĝo mal'kaŝe kolor'iĝas pli ruĝa ol kiom postulas la mal'varmo, kaj Ogato ŝajne jam kaptis lin. "Ne volus ke ci pafos je mal'ĝusta tempo, ĉu ne."

"H, ho, dankon." diras Sugimoto, la ne'sia mano ankoraŭ tie, plata kontraŭ la pelvo, mal'pli peza ol Ogataj pensoj. Ruĝo je la tuta vizaĝo, nun, kaj ek'koloro kole. "Mi provos."

"Plia konsilo..." Ogato paŭzas, rigardas lin tra siaj okulo'haroj, tiam mal'sek'igas fingron en'buŝe; kurbas la langon, trempante, mal'rapida sen'sona el'tiro kiu bril'igas la fingron per kraĉo. Ankoraŭ sen'ŝancele la vido al Sugimoto. "Rimarku la venton per mal'seka fingro, tamen nur sperto plene helpos."

"Ĉu vere..." dir'iĝas, kaj Sugimoto for'paŝas unu'foje, okuloj al la arboj kaj neĝitaj branĉoj kaj ek'bril'ara frosto — ne al Ogato kiu for'movas reciproke, nur unu paŝo mal'proksima. "Mi provos."

Ogato rid'etas iom, al'sciante, la ek'barbo klare tie sub la lipoj, porcelan'kolora haŭto; zonas la paf'ilon; kaj mal'aperas arb'aren, piedo'sonoj iam post iam ĉesante aŭd'iĝi. Sugimoto re'venas al la fajro, kovras sian vizaĝon per du manoj kaj sidas apud Ŝilajŝo.

"Ha, hahah" ridas mal'trankvile Ŝilajŝo, esprimo inter timo kaj amuzo, kriante sen'vorte: ne mortu min, ne mortu. "Bela la veteras ĉu ne?" sed klare vidis, kaj la ne'pria parolo mal'longe daŭris: "Haha, tute ne sciis ke Ogata..."

"Ŝilajŝo. Ĉu Ogato ne agis strange ĵus nun?"

"Tiaj agoj ne ekzistas mia'sperte... krom la mar'lutra supo, kompren'eble..." babil'uma respondo.

"Ver'diru. Nu... nu, ĉu ŝajnis ke li koketis min? Ne estis mia'image?"

"Haha, Sugimoto, ĉu ne ja sciis?" Ŝilajŝa rido el'ŝvelas, amuzo venkante danĝero'sentojn. "Ne iam antaŭ imagis ke kompatus Ogaton. Li for'frotis cin tie, ĉu ne? Pint'igis? Kred'inde koketis, jes."

"For...?! Li ja ne for'frotis min! Kion ci diras!?" Sugimotaj vortoj mal'laŭt'iĝas, sving'rigardante, ĉirkaŭante la vidon. Ĉiuj aliaj ne vid'iĝis.

"Do li volas." Ŝilajŝa rid'eto kreskas. "Ho, kompat'ind'ulo! Ja Ogato... li tro bezonas in'vizit'ejon, ĉu!"

"Sed li ne iam antaŭ tiel... faris." Sugimotaj vortoj el'falas de honta mieno, kiel jun'ino, la ruĝo ankoraŭ iom tie, pensoj en'premantaj, provante pensi al eks'tempajn ago'kielojn sed ne trovante ion ajn suspekt'indan.

"Nuuu estis la paf'ilo, ĉu? Tiu Ogato, certe ŝajnas ke ne scius koketi sen'paf'ile!" Ŝilajŝo tenis la stomakon, "Aŭ ĉu trovis alian mar'lutron kaj kaŝ'manĝis?" Rid'ado. "Ni for'tenu iom da monon por liaj fi'vizitoj ek'de nun, ne volas ke li tro sopirus nokte kaj ek'tenus min..."

"Ci tro estimas cin, Ŝilajŝo. Ĉiu'okaze, mi mal'venos," ek'informas Sugimoto, starante.

"Faru kie oni ne vidos!" Laŭte diras Ŝilajŝo, kaj turnas varmi la dorson fajre. Sugimoto for'pied'iras, botoj son'igante la rompon de frost'rigidaj folioj plande, kaj komencas serĉi Ogaton kiu jam antaŭ tro longe pied'iris sole.