Doktoro: 4-a.
Epoko por River': iam.
Okazas dum la epizodo: Urbo de Morteco.
Resumeto: Ŝi ne planis renkonti lin. Sed kiam iliajn vojojn kruciĝis, ŝi rimarkis ion kion li tute ne rajtas posedi. Kion knabino povas fari en tia okazo, sed ĝustigi la situacion?
Ŝi planis trankvilan, turistan tagon en Parizo, je la fino de la 20-a jarcento. Kion ŝi ne planis, estis puŝiĝi kun granda, strangaspekta viro kaj eta junvirino en lernanta uniformo - en lando kie lernantoj ne portas uniformojn.
Ŝi tuj rekonis lin - ne estis malfacila, unue ĉar pro ŝia esplorado, ŝi konas la plejparton el liaj vizaĝoj, kaj due ĉar vere, kiu alia estus sufiĉe freneza por surhavi tiom longan koltukon?
Pri la virino, ŝi ne certis. Li vojaĝis kun tiom da personoj ke estis malfacila identigi ilin. Kaj eĉ se ŝi trovis fotojn de ĉies vizaĝoj kaj li parolis pri ĉiuj kaj diris al ŝi iliajn nomojn, ŝi havis neniun manieron scii kiun nomon korespondis kun kiu vizaĝo. Ŝi rekonis la virino, sed tio ne helpis ŝin scii kiu ŝi estis.
Ŝi decidis sekvi ilin. Ŝi vidis ke li kunportis ion, kaj ke lia amikino ne ŝajnis tre ĝoja pri tio.
"Ĉu tio estas kion mi kredas?" ŝi demandis.
"Nu Romana, diru al mi, kiel mi povus scii kion vi kredas ke tio estas?" li elglitis.
"Vi bone scias pri kio mi parolas. Ĉu ĝi estas alia el tiuj pentraĵoj?"
"Neeee, kompreneble ne, vi bone vidis ke ĉiuj estis detruitaj!"
River' ridetis. Ŝi rekonis lian tonon, tiu kiu klare avizis ke li mensogis. Kaj estis sendube ke ankaŭ Romana rekonis ĝin.
"Ĉu vi ankoraŭ opinias ke mi estas stultulino?"
"Kompreneble ne. Mi neniam pensis ke vi estas stultulino. Vi estas mirinda, saĝa virino. Kvankam vi estas Tempordino, sed neniu estas perfekta. Kial do vi demandas tion?"
"Oh, Doktoro, ĉu vi vere pensas ke mi blinde kredos ĉiujn idiotaĵojn ke vi diras?"
"Kial ne? Mi rakontas vere interesajn stultaĵojn. Ege inteligentaj."
Romana ridis. Ŝi evidente kutimis lian konduton.
"Montru al mi kion vi kunportas," ŝi ordonis.
"Bone, bone. Se estas la unua maniero silenti vin..." suspiris la Doktoro. "Sed vi devas promesi al mi, ne raportu tiun aferon al la alta konsilistaro."
"Mi promesas. Iun tagon, vi vere havos problemojn se vi daŭre agas tiel."
"Oh, mi ne timas la konsilistojn. Mi jam estas renegato, kion pli ili povas fari?"
"Mi kredis ke vi estas Lordo Prezidento?"
"Jes, tio ankaŭ."
"Mi ne povas imagi vin kiel Prezidenton."
"Nek mi."
"Vi estas la plej freneza Templordo kiun mi konas."
"Dankon."
"Ne estis komplimento."
"Oooh, kaj mi kredis ke vi eskapis la enuan pensmanieron de la Templordoj..."
"Ĉu vi montru al mi kio estas en tiu ujo?"
"Fakte, mi esperis ke vi forgesos pri tio."
"Mi memoras, kaj mi volas vidi. Mi promesis ke mi restos silenta, nun montru al mi kio estas."
"Bone... Jen, vidu."
De kie ŝi staris, River' ne povis vidi kion la Doktoro montris al Romana. Aspektis kiel pentraĵo, sed la artaĵon ŝi ne povas vidi.
"Mi sciis!" ekkriis Romana. "Sed kiel do vi akiris tiun?"
"Aaah, scivolema, ĉu ne?"
"Doktoro..." avertis lin Romana.
"Bone... Nu, estas tutsimpla afero, vere. Dum vi interparoladis kun Duggan', mi reiris al la TARDIS' kaj veturis al 16-a jarcento. Tie, mi renkontiĝis kun mia bona amiko Leo, kaj demandis lin pentri unu pli. Unu pli, unu malpli, ne gravas, ĉu vi ne konsentas?"
"Tio estas ŝtelita arto. Se iu iam ekscios tion..."
"Oh, mi pendos ĝin en la TARDIS', kaj vi promesis ne sciigi la konsilistaron. Neniu ekscios. Tio estos nia sekreto!".
La Doktoro reenujiĝis la pentraĵon, kaj la du Templordoj daŭrigis ilian vojon, parolante pri la ĵus finita aventuro kaj diversaj aferoj de Galifrej. River' vere demandis sin pri kiu pentraĵo temis. Ŝi neniam vidis iun en la TARDIS'.
Fine, ili alvenis al la TARDIS' kaj eniris. River' bedaŭris ke ili foriros antaŭ ŝi povis malkovri kiu estis la pentraĵo, sed kiam ŝi pensis pri returni al sia turismo, Romana eliris de la TARDIS', sekvata de la Doktoro.
"Unu lasta trinkaĵo," ŝi diris.
"Sed mi volas deiri. Homoj por viziti, planedoj por savi! Aŭ ĉu la kontraŭa..?"
"Ni ne bezonos multe da tempo. Venu!"
Ili malaperis en kafejon, kaj River' rapide proksimiĝis al la TARDIS'. Ŝi malfermis ĝin kaj eniris. Ŝi tuj ekvidis la objekton de sia scivoleco, kaj elujiĝis la pentraĵon. Kion ŝi vidis amuzegis ŝin. Tiu neebla homo. Nu, ŝi havos novan pentrarto kaŝata en sia karcero, apud la pentrarto de Van-Goĥo. Eble iun tagon ŝi konfidos al li ke ŝi prenis ĝin, kontraŭ la kompleta rakonto de la aventuro. Ŝi nur ĉargrenis ke ŝi ne povis resti en la TARDIS' kaj vidi lian esprimon kiam li realigos la malaperon de la pentraĵo.
