Malpretendo: Esperanto apartenas al ĉiuj, sed la Doktoro flugas kiel libera birdo. Nur la BBC rajtas kapti lin por nia plej granda plezuro. Feliĉe, al li ne gravas se oni pruntas lin fojfoje kaj rakontas liajn aventurojn.

Noto: En alterna universo kie la deka Doktoro postvivis la Fino de Tempo, li savis River' de la Librejo kaj ili havis filon nomata Djun'. Ĉio ĉi okazis en tute nerekta, paradoksega, maniero. Tio estas aro de rakontetoj kiuj okazas en tiu alterna universo.
En plejmulte el la rakontetoj, Djun' aĝas kvar. Kompreneble, ĉar li estas iomete pli ol duon-Templordo kaj li kreskis kun la Doktoro (kaj post kelka tempo, River'), li estas multe pli inteligenta ol 'normala' knabo.


Kiel tiu universo ekzistas:

Certaj rakontetoj pliklarigos la eventojn, sed rapide, mi eksplikos kio okazis:

- je "La Fino de Tempo", la Vinvoĉianoj longe argumentis pri helpi aŭ ne helpi la Doktoron. Tiu havis kiel sekvo ke Vilf' alvenis post la batalo, kaj li neniam eniris la izolan ĉambron de la senmorteco pordego, kaj la Doktoro ne regeneris.

- sed kompreneble, la Doktoro estis tre afektita de ĉio kiu okazas: la perdo de ĉiuj liaj akompanantoj, lia terura eraro sur Marso, la Tempmilito kaj devi kondamni lia popolo unu foje pli, kaj la revelacio kaj la fato de la Mastro. Do la TARDIS' decidas konduki lin en loko kie li povas trovi espero pri la futuro: ŝi kondukas lin al la domo de River', post ŝia morto, kie li trovas bebon kiu verŝajne estas lia kaj ŝia. Li decidas kunpreni la orfon kaj eduki lin.

- fakte, Djun' ne estas la filo de deka Doktoro, sed de la dek unua. Sed la dek unua Doktoro ne scias ke li havas filon kun River', ĉar ŝi neniam sukcesis diri tion al li! Do estas bonaĵo ke la deka Doktoro stumblis ĉe li, aŭ la kompatinda infano neniam scius nenion pri sia vere neordinara heredaĵo.

- sciante ke River' estas la patrino de lia filo, la Doktoro decidas trovi manieron savi ŝin de la Librejo, ĉar li pensas ke Djun' bezonas patrino (vere, li havis infanojn antaŭe, kaj kion li faris? Li forkuris el sia planedo kaj verŝajne neniam zorgis multe pri ilin. Tio ne signifas ke li ne amis ilin, sed li nur ne estas sufiĉe responsema por eduki infanojn).


La ĉapitroj ne sekvas kronologian ordon. Jen estas la kronologia ordo:

- Tempflagro (kiu okazas dum La Fino de Tempo - ne jam publikigita)
- Patro, denove
- Kion do mi faras kun bebo? (ne jam publikigita)

Post pli malpli 4 jaroj, en ne aparta ordo:
- Infanĝardeno
- Tombejo (ne jam publikigita)

Kiam River' estas elprenita el la Librejo:
- Entombigo (ne jam publikigita)
- El la Librejon (fakte okazas je la fino de Entombigo - ne jam publikigita)

Post River' estas elprenita el la Librejo, en ne aparta ordo:
- baldaŭ ;)

Tute eblas legi la ĉapitrojn en iu ordo, se vi legis la klarigon supre.