2. Romano/Romio - Heroo

Li estis tiel forta, tiel kuraĝa, kaj tamen tiel inteligenta, tiel klera, bela, romantika... Li estis perfekta. Nu, preskaŭ perfekta. Li estis tamen ĉio, kio Romano ne estis.

Iafoje Romano malamis lin.

Sed kiel Romano povis malami lin? Ne, li ne vere malamis lin. Ne la homon, kiu donis al li sian gloran nomon kaj sian belegan riĉan landon. Ne la homon, kiu ĉiam ŝirmis lin, edukis lin, amis lin... almenaŭ antaŭ ol Veneziano aperis. Romio estis la sola motivo, por kiu Romano fieris. Kvankam li ne povis - aŭ ne volis - agnoski tion voĉe.

Romio estis lia heroo.